Atingi la celon - kaj kontroli la buĝeton

Se vi deziras komerciadi internacie, bona tradukado necesas. Pli kaj pli gravas al kompanioj la tradukadprocezo kaj kiel enigi tiun procezon en ilian propran laborfluon. Ekzemple, indas eviti nenecesajn korektojn kiuj povas plialtigi kostojn kaj prokrasti limdatojn.

Ni volonte konsilos vin pri ĉiuj aspektoj de tradukado kaj allokigo de programaroj. Ni helpos vin malaltigi viajn tradukkostojn kaj pli faciligi la taskon. Ni pridiskutos kun vi kiel optimumigi la tradukan laborfluon kaj enigi ĝin en vian propran laborfluon.

Dank' al nia sperto rilate al grandaj kaj komplikaj projektoj por konataj entreprenoj, ni facile adaptiĝos al via individua situacio. Ni volonte provizos por vi prezproponon.